Juan O'Donojú

(Alidirektita el Juan de O’Donojú)

Juan José Rafael Teodomiro de O’Donojú y O’Ryan[1]​ (Sevilo, Hispanio, 30a de julio 1762 – Meksikurbo, 8-a de oktobro 1821) estis hispana militisto kaj guberniestro de irlanda deveno.

Juan O'Donojú
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1762 (1762-07-30)
en Sevilo
Morto 8-an de oktobro 1821 (1821-10-08) (59-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Juan O'Donojú
Okupo
Okupo politikistomilitisto
vdr

Kvankam relative ofte kelkaj fontoj indikas lin kiel la lasta Vicreĝo de Nova Hispanio, certe Juan O'Donojú neniam plenumis tiun postenon.[2]​ Ja certe li estis la lasta Politika Supera Ĉefo (guberniestro) de la provinco Nova Hispanio, kiu estis nomumita de la aŭtoritatoj de Madrido. Li estis tiukadre unu de la subskribintoj de la Traktatoj de Córdoba kaj de la Akto de Sendependeco de la Unua Meksika Imperio kvankam Hispanio poste plendis, ke O'Donojú ne havis aŭtoritaton por agnoski en tiuj aktoj la sendependeco de la iama Vicreĝlando.

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo li militis kontraŭ la francoj, estis kaptita, kaj malliberigita en Bajono, sed li fuĝis al Kadizo, kie li partoprenis en kiel liberalo favore al la Hispana konstitucio de 1812. Post la enpovigo de Fernando la 7-a, li estis denove malliberigita en Majorko. Kiam en 1820 la liberaloj rekuperis la povon, nomumis lin alta funkciulo unue en Andaluzio kaj poste en Nova Hispanio.

Notoj redakti

  1. Baptatestilo de Juan O'Donojú y O'Ryan. Baptita la 2an de Aŭgusto 1762, Katedralo de Sevilo, Hispanio. "Fue bautizado el 2 de agosto de 1762 en la parroquia del Sagrario de la catedral de Sevilla con los nombres de Juan José Rafael Teodomiro por el presbítero Gregorio Rodríguez de Hervás", kaj lia onklino María Nicolasa O’Donojú estis lia baptopatrino. Post bazlernado, Juan soldatiĝis 20-jaraĝa.[1]
  2. Nucamendi, Mario Consumación de la Independencia de México. Konsultita la 28an de Aŭgusto 2021.

Bibliografio redakti

  • TÉLLEZ ALARCIA, Diego, “Un irlandés en el ejército de Carlos IV: La carrera militar de D. Juan Odonojú”, en DE LORENZO ÁLVAREZ, E. (cokunord.), La época de Carlos IV (1788-1808), Oviedo, 2009, pp. 1057-1069.
  • TÉLLEZ ALARCIA, Diego, “D. Juan Odonojú, el último virrey de Nueva España (1821)”, Actas del Second Symposium of Irish Studies in South America: Ireland and Latin America: Towards New Perspectives, Buenos Aires, 2008.