Judit Hohmann, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hohmann Judit estas hungara farmaciisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019).

Judit Hohmann
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1957 (1957-08-18) (66-jaraĝa)
en Bóly
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Albert Szent-Györgyi University of Medicine (en) Traduki - farmacio (–1980)
Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great (en) Traduki (–1975) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo farmakologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Judit Hohmann[1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1957 en Bóly.

Biografio

redakti

Judit Hohmann maturiĝis en gimnazio en Pécs en 1975, poste ŝi akiris diplomon (MSc) en Medicina Universitato Albert Szent-Györgyi en 1980, post 2 jaroj farmacian fakdiplomon (inter la diplomoj ŝi estis stipendiulo). Inter 1982 kaj 1988 ŝi estis esploristo-inĝeniero en farmacia uzino, inter 1988-1992 asistanto en la universitato, poste lektoro, inter 2000-2004 docento, poste profesoro. Ŝi estis nomumita katedrestro en 2007, ŝi estis dekano inter 2012-2018. En tiu instrua periodo ŝi kandidatiĝis en 1995, habilitiĝo okazis en 2003, fine post 3 jaroj ŝi doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi ekzamenas kreskaĵojn por krei el ili medikamentojn. Ŝi ricevis premiojn, medalojn inter 2002-2014. Ŝi havas edzon kaj naskis filon en 1985.

Elektitaj kontribuoj (kun aliaj)

redakti
  • Macrocyclic diterpene polyesters of the jatrophane type from Euphorbia esula. (1997)
  • Discovery and biological evaluation of a new family of potent modulators of multidrug resistance: reversal of multidrug resistance of mouse lymphoma cells by new natural jatrophane diterpenoids isolated from Euphorbia species. (2002)
  • Qualitative and quantitative analysis of aconitine-type and lipo-alkaloids of Aconitum carmichaelii roots. (2009)
  • Semisynthesis and pharmacological investigation of lipo-alkaloids prepared from aconitine. (2011)

Vidu, aŭdu ankaŭ

redakti

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti