Juha Vainio
Juha VAINIO (naskiĝis la 10-an de majo 1938 en Kotka, mortis la 29-an de oktobro 1990 en Gryon) estis finna kantaŭtoro, furorkanttekstisto kaj popollerneja instruisto. Li faris 2 433 kantotekstojn aŭ komponaĵojn. Muzika kariero de Vainio startis en eko de 1960-aj jaroj. Vainio estas unu el la plej produktantaj kantotekstistoj en Finnlando.
Juha Vainio | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Juha Harri Vainio |
Aliaj nomoj | Junnu Vainio • Juha ”Watt” Vainio • Jorma Koski • Aito Vainio • Ilkka Lähde |
Naskiĝo | 10-an de majo 1938 en Kotka |
Morto | 29-an de oktobro 1990 (52-jaraĝa) en Gryon |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Tombejo Hietaniemi |
Lingvoj | finna |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Kotkan Lyseon lukio (en) |
Familio | |
Infanoj | Ilkka Vainio (en) , Suvi Vainio-Wirman (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto kantotekstisto instruisto kantaŭtoro kantisto diskografa artisto |
En Finnlando oni memoras konatajn kantojn, kiujn Vainio kaj faris kaj kantis: "Käyn ahon laitaa", "Albatrossi”, ”Vanhojapoikia viiksekkäitä”, ”Vanha salakuljettaja Laitinen”, ”Kotkan poikii ilman siipii", "Yksinäinen saarnipuu", "Keuruulle takaisin" kaj "Eräänlainen sotaveteraani".” Li kantis ankaŭ sekstemajn kantojn.
En Finnlando oni memoras ankaŭ konatajn kantojn, kiujn Vainio faris kaj aliaj kantis: ”Kolmatta linjaa takaisin”, ”Katson autiota hiekkarantaa”, ”Tahdon olla sulle hellä”, ”Mun sydämeni tänne jää”, ”Muisto vain jää”, "Jokainen päivä on liikaa", "Piilopaikka", "Keskiyön aikaan", "Tunti vain", "Käyn uudelleen eiliseen", "Aikaan sinikellojen" kaj "Viisitoista kesää."
Lia konata kanttraduko, kiun aliaj kantis, estas almenaŭ ”Rööperiin”.
Vainio loĝis en siaj lastaj jaroj en Svislando. Li mortis pro korinfarkto.
Albumoj
redakti- Juha ”Watt” Vainio (1966)
- Juha ”Watt” Vainio ja Reijo Tani (1968)
- Viisari värähtää (1972)
- Tulin, näin ja soitin (1975)
- Kansi kiinni ja kuulemiin (1976)
- Käyn ahon laitaa (1979)
- Albatrossi ja sorsa (1981)
- Sellaista elämä on (1983)
- Elämää ja erotiikkaa (1985)
- Viiskymppisen viisut (1991)