Jules Horowitz (naskiĝis en 1921 en Pollando, mortis en aŭgusto 1995) estis fama franca kernfizikisto.

Jules Horowitz

franca kernfizikisto
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1921 (1921-10-03)
en Rzeszów
Morto 3-an de aŭgusto 1995 (1995-08-03) (73-jara)
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Franca Politeknika Lernejo
Okupo
Okupo fizikisto
Information icon.svg
vdr

El pola juda familio, li regas kiel sia patro la hebrean kaj la aramean kaj la ekzegezon de la sakraj tekstoj. Forpelitaj de Pollando pro kontraŭjudismo, liaj gepatroj kredis trovi rifuĝejon por la familio en la Germanio de la Vajmara Respubliko. Post kelkaj jaroj, ili malgraŭe devis daŭri ilian foriron okcidenten kaj instaliĝis en Metz por eskapi el reĝimo nazia, kaj poste en libera zono por eviti la okupadon.

Jam en 1948, li publikigis la unuan teorian esploron pri β-diskadukigo de la m-mezono.

Talenta kontribuanto pri nuklea fiziko franca kaj internacia per lia rolo ene de la franca Komisiono pri Nuklea Energio. (france Commissariat à l'Énergie Atomique, CEA), li estis ankaŭ poligloto kaj literaturemulo kaj humanisto. Notinde, li sukcesis provi la trompadon de la ĉirkaŭflarantaj aviadiloj.

Sian estontan nuklean reaktoron (nomata RJH por reaktoro Jules Horowitz) tiel nomigas la franca komisiono pri nuklea energio (CEA) en Cadarache.

Li ricevis kiel rekompencon la titolon komandoro de la Honora Legio.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.