Juliano de Antioĥio

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sankta Juliano.

Juliano de Antioĥio (Latine: Julianus), ankaŭ konata kiel Juliano la martiro, Juliano de Tarso, Juliano de KilikioJuliano de Anazarbo estis kristana martiro de la 4-a jarcento.

Sankta
Juliano
Persona informo
Naskiĝo eble 3-a jarcento
en Istrio
Morto ĉ. 305
en Anazarbe
Mortis per ekzekuto per dronigo vd
Sanktulo, martiro
Festotago 21-a de junio ortodokse
16-a de marto katolike
Patroneco urbo Rimini
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juliano kredeble estis el Istrio kaj vivis en la 3-a jarcento. Laŭ tradicio el la 10-a/11-a jarcentoj li mortis kiel martiro en Flaviade (Kilikio, nun en Turkio) pro kondamno de vickonsulo Marciano. La sarkofago kun liaj relikvoj en 962 venis al Rimini kaj estis konservita en la benediktana abatejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo (nun paroĥejo de Sankta Juliano la martiro en San Giuliano Mare).

En 1225 Rimini elektis lin patrono de la urbo. Kiel lia mortodato estas konsiderata la 22-a de junio 249. Oni honoras lin ankaŭ en aliaj lokoj, precipe en Italio.

Ĉiuj fontoj pri la sanktulo, escepte de lia sarkofago, estas el la 14-a jarcento. Pri lia vivo do nenio estas sciata.

Ekzistas pluraj aliaj sanktuloj kun la nomo Juliano, ekzemple episkopo de Le Mans, kiu mortis en 348, la greko Juliano de Orta, Juliano el Egiptio, kiu mortis ĉirkaŭ 304 aŭ Juliano de Kvenko, kiu mortis en 1208.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti