Julius Hanauer

Hanauer en 1906

D-ro fil. Julius HANAUER [JUlius HAnaŭer] (naskiĝis la 21-an de septembro 1872 en Mannheim; mortis la 19-an de aprilo 1942 en Łódź) estis juda germana esperantisto kaj bibliotekisto.

Hanauer regule korespondis kun Wilhelm Ostwald ekde 1896. Li fariĝis la unua vicprezidanto de Germana Esperanto-Asocio kaj honora membro de la Esperanto-grupo en Frankfurto ĉe Majno. Li estis la aŭtoro de anonima broŝuro Germanaj fremdvortradikoj en Esperanto.

Hanauer estis partoprenanto de la 1-a Universala Kongreso kaj estis tie elektita kiel unu el la 98 membroj de la Lingva Komitato. Li elpensis metodon de instruado de Esperanto per izolitaj literaĵoj kaj silabaĵoj, montritan je unua fojo dum la UK en 1908. Poste li unuigis tiun ĉi metodon sur filmo (por starantaj projekcioj) kaj montrigis ĝin dum la UK 1929. En la lastaj jaroj li proponis la prilaboron de internaciaj vortaroj laŭ la universala dekuma klasifiko (Melvil Dewey).

Inter 1918 kaj 1935 Hanauer laboris en departemento kun la nomo »Literarisches Büro« de la kompanio "Allgemeine Elektrizitäts-Gesellschaft" (AEG) in Berlin. La traduko rekta per "literatura oficejo" ne trafas la funkcion de ĉi tio departemento. Kiel en aliaj grandaj firmaoj oni okupiĝis pri la kolekto de ĉiuspecaj (teknikaj, merkataj) informoj, kiuj povus esti utilaj por la propra kompanio. Aliflanke oni ŝtrebis al kohera prezento de la kompanio, do havis la funkcion de PR agentejo. Ĉe AEG Hanauer havis la moknomon "Sankta Francisko de universala dekuma klasifiko".

Jam en 1918 li havis la ideon uzi Hollerith-maŝinon por la prilaboro de bibliografiaj informoj.

La universalan dekuman klasifikon li lernis en Belgio en la biblioteko de la »Societé des Etudes Sociales et Politiques«, poste simple »International Office of Bibliography«, kies estro estis Henri La Fontaine, eminenta esperantisto, pacifisto kaj honorigita per Nobelpremio en 1913, kiu konlaboris kun Paul Otlet.

La 20-an de oktobro 1941 li estis deportita per la unua transporto de judoj el Frankfurto ĉe Majno al la geto de Łódź (tiujare nomita "Litzmannstadt"), kie li mortis duonan jaron poste.

FontojRedakti