„ En la nunaj tagoj multaj homoj kredas vidi la eklipson de la internacia socialista movado, kaj tion konstatante, ili forlasas la batalvicojn, perdinte esperon. Ĝuste sama impreso sin trudis antaŭ kelkaj jaroj al la aŭtoro de ĉi tiu novelo, kiu prezentas lian sopireman rerigardon en la feliĉan pasintecon, kiam li laboradis plenforte inter la germanaj kamaradoj.
En tiu kadro disvolviĝas la rakonto pri la enamiĝo kaj la daŭra amikeco inter du knaboj, kiuj unuafoje renkontiĝis en ruĝjunula libertempejo, kaj kies kunlaborado por la celoj de la klasbatalo ombris ĉion alian en iliaj vivoj. Ĉe tia tendenca verko, la literatura efiko ofte devas cedi antaŭ la propaganda, sed ĉi tie estas rimarkinde, ke la aŭtoro, ne perdante la fadenon de la revolucia movado, tamen sukcesis prezenti vere belan rakonton pri junaĝo jen idilia, jen mizera, sed ĉiam agadoplena. Kun samgrada lerteco Bartelmes redonas la vivecajn impresojn de la urbinfano, ekloĝinta en kampara hejmo, kaj la spiritajn turmentojn de knabo, kiu sentas sin ĉiel malsupera al siaj kunlernantoj.
La lingva stilo de la verko estas diversrilate kritikinda. Ĉu eĉ la “klaskonsciaj” germanaj infanoj vere paroladis tiel pedante inter si, kiel tion kelkloke prezentas la aŭtoro, aŭ ĉu la peneco de la stilo spegulas la maleblon, ke la plenaĝulo vestu siajn kompleksajn ideojn per infanaj frazoj? ” |