Junia festo

Tipa brazila junia festo, fotita en Salvador de Bahio

Junia festo (portugale: Festa junina), aŭ Festo de Sankta Johano (Festa de São João) pro sia celebrado de la naskiĝo de Johano la Baptisto, estas jara brazila festo rilata al la eŭropaj somermezaj festoj dum la monato Junio, eko de vintro en la suda duonglobo. Tiaj festoj, alportitaj al la lando de la portugaloj dum la kolonia periodo (1500-1822), estas celebrataj junie ĉiujare tutlande.

Pro la trosekeco de la Nordorienta Brazilo, ĉi tiuj popularaj festoj okazas dum la fino de la pluvaj sezonoj, kaj homoj profitas tion por danki Sanktan Johanon kaj Sanktan Petron pro la pluvado. Ili ankaŭ celebras malurbanan vivon kaj montras tradiciajn vestaĵojn, manĝaĵojn kaj dancojn. Tiel kiel somermezaj festoj en Eŭropo, ĉi tiu festo celebras edziĝon. La kvadrilja-danco (quadrilha) inkluzivas parojn ĉirkaŭ malvera edziĝ-ceremonio kies edziĝantoj estas la centra parto de la danco. Pro la bona epoko por maizo-rikoltado, la manĝaĵojn ofte estas faritaj el maizo, kiel canjica, pamonha, curau, krevmaizo, kajpira farunaĵo kaj maizkuko. Aliaj tradiciaj pladoj estas dolĉa rizo, maizpano, cocada, bom-bocado, quentão, varma vino, pé-de-moleque, dolĉa terpomo, arakidkuko, kaj kuko el araŭkaria pinsemo.[1]

La festo kutime okazas en arraial [ahajaŭ], granda spaco sub tendo kun budoj ene. Oni ornamas la festejon kun buntaj paperflagetoj supere, balonoj kaj pajlo el bambuokokoso. Viroj vestiĝas kiel bienknaboj kun grandaj pajlaj ĉapeloj kaj inoj vestas kvadraditajn robojn, vizaĝlentugojn, nigrigitajn "breĉajn" dentojn kaj harligaĵojn, omaĝe al la historiaj devenoj de kamparaj brazilanoj. Tia festo estas popularega en ĉiaj urbaj areoj kaj inter ĉiuj sociaj klasoj. En la Nordoriento, la festo estas tiel populara kiel karnavalo. Same kiel la originalaj eŭropaj somermezaj festoj, oni ekbruligas festofajron dum la dusemajna celebro.

Kajpira junia festo

En la sudorientaj subŝtatoj San-Paŭlio kaj Minas-Ĝerajso kaj sudaj subŝtatoj Paranao, Sankta Katarino kaj Suda Rio-Grando, la portugalaj celebroj de Sankto Antonio, Sankta Johano kaj Sankta Petro fandiĝis kun agoj de aliaj eŭropaj tradicioj danke al la enmigrintoj de diversaj partoj. La kajpira dancostilo estas ofte trovebla en la regiono kaj dancata al kontrea muziko per geedzoj (infanaj kaj adultaj) ŝajnigante edziĝan feston, kiel simbolo de grunda fekundeco, simile al festoj en Portugalio, Norvegio kaj Svedio. Hodiaŭe, la festivalo ŝajnas la devenoj de somermezaj paganaj festoj pro sia centrigo de kampara vivo, terkulturo, grandaj festofajroj kaj laŭdo de internlandaj pladoj videblaj en la arraial.

ReferencojRedakti

  1. História da Festa Junina (portugale). Suapesquisa.com. Alirita 5 junio 2013.