Kálmán Berecz

hungara juristo

Kálmán Berecz [berec], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Berecz Kálmán estis hungara juristo.

Kálmán Berecz
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de junio 1907(nun 1907-06-25)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Tardoskedd
Morto la 19-an de marto 1983
en  Hungario Budapeŝto
Lingvoj slovakahungara
Ŝtataneco Hungario
Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikologo
publikigisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kálmán Berecz[1] naskiĝis la  25-an de junio 1907(nun 1907-06-25) en Tardoskedd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Tvrdošovce en Slovakio), li mortis la 19-an de marto 1983 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Kálmán Berecz frekventis gimnaziojn en Érsekújvár kaj Budapeŝto, dum depost Traktato de Trianon li apartenis al nova ŝtato Ĉeĥoslovakio kiel ties hungara minoritato. Li akiris juran diplomon en Bratislavo en 1931, poste li havis administracian statuson (laŭ alia informo li estis advokato) en Nové Zámky, dum li partoprenis en pluraj organizaĵoj de la hungara minoritato. Pro la Unua Viena Arbitracio Érsekújvár/Nové Zámky rehungariĝis, tiam Berecz pledis rajtojn de la restintaj slovakoj en la areo. Depost 1945 li havis jurajn taskojn de la hungara ŝtato en Budapeŝto, post kelkaj jaroj de ŝtataj entreprenoj ĝis la pensiuliĝo en 1972.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Az észtországi nemzeti kisebbségek kultúrautonómiája. (1931)
  • A kisebbségi kérdés mai állása. Kisebbségi problémák. (1937)
  • Megvalósítható-e a svájci példa? (1938)
  • Ez volt a Sarló. (kunaŭtoro, 1978)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti