Kálmán Zátony [zAtonj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zátony Kálmán estis hungara aktoro. Lia familia nomo estis Freund ĝis 1904, lia frato estis Dezső Freund.

Kálmán Zátony
Kálmán Zátony
Kálmán Zátony
Persona informo
Naskonomo Freund Kálmám
Naskiĝo 3-an de marto 1886 (1886-03-03)
en Budapeŝto
Morto 6-an de novembro 1957 (1957-11-06) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Kálmán Freund[1][2][3] naskiĝis la 3-an de marto 1886 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de oktobro 1957 en Londono (laŭ alia informo la 6-an de novembro 1957 en Budapeŝto).

Biografio redakti

Kálmán Zátony devenis el juda familio. Post la maturiĝo li akiris aktoran diplomon en Reĝa Aktorakademio en 1907. Li komencis sian aktoran karieron en migra teatra trupo de Ignác Krecsányi. La trupo rolis en Temeŝvaro, Pozono (1909–1910) kaj Miskolc (1910–1911). En 1912 li estis membro de Nacia Teatro (Szeged), poste de Gaja Teatro. Dum komenco de la 1-a mondmilito li ĝuste estis en Francio kaj kiel malamiko li estis deportita. Li sukcese rifuĝis, post la hejmenveno li soldatiĝis, iom poste li estis militkaptito en Siberio. En Krasnojarsko li establis teatran trupon. Hejmenveninta li ludis denove en Gaja Teatro kaj li havis filmajn rolojn en Berlino. Inter 1925–1928 li apartenis al Teatro Magyar, poste laŭokaze li havis rolojn en pluraj lokoj. Pro la kontraŭjudaj leĝoj li havis permeson ludi nur en la juda teatro inter 1940-1944, poste denove en Gaja Teatro kaj Operetoteatro (Budapeŝto). Li havis edzinon.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

Liaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Júdás fiai (1920) - grafo Mahedin
  • Hyppolit, la lakeo (1930) – dua ĉambroservisto
  • Elnökkisasszony (1935) – direktoro Ferenc Bamberger
  • Két fogoly (1938) – soldato
  • A tanítónő (1945)
  • Semmelweis (1952)

Fontoj redakti

Referencoj redakti