Károly Aszlányi
ASZLÁNYI Károly [asla:nji] (naskiĝis la 22-an de aprilo 1908 en Ada Kaleh, mortis la 8-an de decembro 1938 en Dorog[1]) estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto. Lia patro estis Dezső Aszlányi.
Károly Aszlányi | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Ausländer Károly | |
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1908 en Adakale | |
Morto | 8-an de decembro 1938 (30-jaraĝa) en Dorog | |
Mortis pro | Akcidenta morto ![]() | |
Mortis per | Trafikakcidento ![]() | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 15-1-146 ![]() | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario ![]() | |
Familio | ||
Patro | Dezső Aszlányi ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto sciencfikcia verkisto tradukisto verkisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |

Biografio
redaktiLi studis en Nagybecskerek kaj li pasigis pli longan tempon en Vieno kaj Germanujo. Li estis interna kunlaboranto de gazeto Sporthírlap. Li verkis plurajn sukcesajn teatraĵojn. Li mortis pro aŭtomobilakcidento.
Precipaj verkoj
redakti- Pénz a láthatáron (romano, Bp., 1929);
- Szélhámos kerestetik (dramo, prezento: Nemzeti Színház, 1930);
- Hét pofon (romano, Bp., 1934) – en Esperanto aperis kiel Sep vangofrapoj (trad. Ladislao Spierer; 1-a eld. 1943, 2-a eld. 1984);
- Aludni is tilos (romano, Bp., 1935);
- Sok hűhó Emmiért (romano, Bp., 1935);
- Özöngáz (romano, Bp., 1936);
- Brendford rendet csinál (romano, Bp., 1937).
Referencoj
redaktiBibliografio
redakti- Papp R.: Előszó a „Hét pofon”-hoz (Bp., 1943);
- Szalay Károly: A. K. ( post parolo al eldono de 1959-a deSok hűhó Emmiért);
- Bóka László: Arcképvázlatok és tanulmányok (Bp., 1962).