Károly Bérczy
hungara verkisto, literatura tradukisto
Karolo BÉRCZY [bErci], hungare Bérczy Károly (naskiĝis la 2-an de marto 1821, en Balassagyarmat) estis verkisto, ĵurnalisto tradukisto, ano de Societo de Dekopo kune kun Sándor Petőfi, ano de Hungara Scienca Akademio, fine ano de Societo Kisfaludy.
Károly Bérczy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Gravuraĵo pri Karolo Bérczy
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 2-an de marto 1821 en Balassagyarmat | ||||
Morto | 11-an de decembro 1867 (46-jaraĝa) en Peŝto | ||||
Lingvoj | angla • germana • rusa • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • poeto • tradukisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio redakti
Post la lernejaj jaroj li iĝis diplomita juristo kaj laboradis en la ŝtata administracio inter 1842-1849. Poste pro malsano li iĝis ĵurnalisto. En 1857 li fondis la unuan hungarlingvan sportan periodaĵon, kies temoj estis la ĉasado kaj la rajdado. Li amikiĝis kun Imre Madách kaj li mem verkis pri la dramisto la unuan bibliografion. Li mortis en Pest (urbo), la 11-an de decembro 1867.
Verkoj redakti
Liaj plej gravaj verkoj estas la tradukaĵoj de Charles Dickens kaj de Aleksandr Puŝkin.