Károly Bugár-Mészáros

hungara angiologo

Károly Bugár-Mészáros [kAroj mEsAroŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bugár-Mészáros Károly estis hungara kuracisto, angiologo, altlerneja instruisto. Lia familia nomo estis nur Mészáros ĝis 1939.

Károly Bugár-Mészáros
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1900 (1900-11-03)
en Budapeŝto
Morto 8-an de aŭgusto 1989 (1989-08-08) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo angiologist • universitata instruisto
vdr

Károly Bugár-Mészáros[1] naskiĝis la  3-an de novembro 1900(nun 1900-11-03) en Budapeŝto, li mortis la 8-an de aŭgusto 1989 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Bugár-Mészáros maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1918, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1923. Li praktikadis en la kliniko inter 1924–1930, poste li estis asistanto ĝis 1938, dum li kompletigis siajn studojn en Tübingen (1931) kaj Londono (1933). Li akiris licencojn pri internaj malsanoj (1930), neŭrologio (1931). Inter 1938–1970 li estis hospitala ĉefkuracisto, sed en la lasta jardeko li estis ankaŭ laboratoriestro, eĉ li prelegis en la universitato inter 1945–1951. Li kandidatiĝis en 1952 kaj doktoriĝis en 1982 antaŭ la Hungara Scienca Akademio.

Tamen lia famo ligiĝas al angiologio, pri kiu li energie okupiĝis ekde 1927. Praktike li kuracadis ĝis 1984 tiam havanta 84 jarojn! Li edziĝis en 1930, lia edzino naskis 7 geinfanojn inter 1931-1951. Li ricevis 3 premiojn inter 1955-1985.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Capillarmikroskopos megfigyelések eklerodermiánál. (1929)
  • A bőrérnyomás és a hajszálerek viselkedése idült polyarthritisben. (1935)
  • Az érbetegségek diagnostikája, kór- és gyógytana. (monografio, 1944; tralaborita: 1955 kaj 1961)
  • Vestibularis tünetek penicilin-kezelés után. (1948)
  • Belgyógyászat, ideg- és elmegyógyászat. – Érbetegségek. (kunaŭtoro, 3 volumoj, 1956; tralaborita: 1959–1960)
  • Allergische Beziehungen der Kollagenkrankheit. (kunaŭtoro, 1959)
  • Complementaer factor a végtag gangraena és a lábszárfekély therápiájában. (kunaŭtoro, 1968)

Memorigiloj redakti

  • memormedalo estis fondita en 1997

Fontoj redakti

Referencoj redakti