Károly Mathia [kAroj matia], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Mathia Károly Tivadar estis hungara komponisto, oficiro, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, skolto. Lia familia nomo estis Mathea ĝis 1925.

Károly Mathia
Károly Mathia
Károly Mathia
Persona informo
Naskonomo Mathea Károly
Naskiĝo 13-an de januaro 1902 (1902-01-13)
Morto 19-an de julio 1961 (1961-07-19) (59-jaraĝa)
Tombo Tombejo Farkasrét
Memorigilo Károly Mathia
Familio
Patro Károly Mathea
Okupo
Okupo komponisto
vdr
Memortabulo pri Károly Mathia

Károly Mathea [1] naskiĝis la 13-an de januaro 1902 en Nagykanizsa, li mortis la 19-an de julio 1961 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Mathia maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1919, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány, same en Tutlanda Hungara Muzikarta Altlernejo. Liaj plej gravaj muzikaj instruistoj estis Zoltán Kodály kaj Albert Siklós. Dum la studentaj jaroj en 1922 li akiris ankaŭ diplometon pri skolta gvidanto. Ekde la lernojaro de 1922 li instruis en faklernejo, poste en katolika gimnazio. En 1926 en Londono li akiris instruistan diplomon. Post 3 jaroj li instruis en militista mezlernejo, ekde 1938 en militista akademio. En 1944 li atingis la rangon kolonelo, sed li neniam batalis. Li estis militkaptito, li hejmenvenis en 1946 kaj li instruis en pluraj lernejoj. Krom la instruado li komponadis, kolektis popolajn kaj soldatajn kantojn, gvidis koruson.

Elektitaj komponaĵoj aŭ kolektaĵoj redakti

  • 101 magyar népdal (1929, 7-a eldono en 1945, laste en2002)
  • 104 katonadal (1942)
  • Tizenegy klasszikus kánon (1947)
  • Éneklő sziget: 46 angol népdal (1948, 2014)
  • Nefelejcs: 98 magyar népdal (1955)
  • Nézz fel a kékbe: Kórusművek (postmorta, 2016)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2014)

Fontoj redakti

Referencoj redakti