Károly Nagy (astronomo)

Károly NAGY [kAroj nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Károly estis hungara matematikisto, astronomo, membro ordinara de Hungara Sciencula Societo (1836).

Károly Nagy
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1797 (1797-12-06)
en Komárno
Morto 2-an de marto 1868 (1868-03-02) (70-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj anglaarabahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo astronomo • matematikisto
vdr

Károly Nagy [1] naskiĝis la 6-an de decembro 1797 en Hungara reĝlando en Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio). Li mortis la 2-an de marto 1868 en Parizo.

Biografio redakti

Károly Nagy post lernado iĝis farmaciisto en 1824, poste li eklaboris en Vieno. Baldaŭe en Francio li konatiĝis interalie kun François Arago, kiu helpis lin. En 1836 li edukis hungaran grafon, krome li donis al li financajn konsilojn. En 1847 li aĉetis bienon en Bicske, kie li konstruis observatorion. En 1849 li false estis akuzita, poste li vivis en Vieno kaj Parizo. Li donacis la observatorion al la hungara ŝtato.

Memorigiloj redakti

Verkaro (elekto) redakti

  • Elemi arithmológia (1835)
  • A magyarországi mértékek (Hungarlandaj mezuriloj), (1839)
  • Astronómiai napló Kalendáriom (1840)
  • Mémoires sur le système solaire (1862)

Fontoj redakti