Károly Nagy (sociologo)

Károly NAGY [kAroj nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Károly estis hungara-usona instruisto, sociologo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.

Károly Nagy [1] naskiĝis la 24-an de majo 1934 en Nyíregyháza. Li mortis la 3-an de majo 2011 en New Jersey.

Biografio redakti

Károly Nagy frekventis instruistan ĉeflernejon en sia naskiĝurbo inter 1950-1953, poste li instruis 3 jarojn en bazlarnejoj. Post la revolucio en 1956 li forlasis la landon kaj li vivis en Usono. Inter 1958-1970 li plulernis en Universitato Rutgers kaj Novjorko, dume ekde 1965 li instruis en Rutgers. Inter 1968-2006 li estis katedrestro en kolegio. Li doktoriĝis en 1970. Depost 1989 li instruis ankaŭ en universitatoj de Budapeŝto, Debrecen, Pécs. Li estis unu el la motoroj de la hungara vivo kaj kulturo en Usono, li redaktis hungarajn gazetojn. Li ricevis hungarajn premiojn inter 1976-2009.

Verkaro (elekto) redakti

  • Literature as an Instrument of Social Change in Hungary during the 1960's (1969)
  • Tanítsunk magyarul (Instruu hungare) (1977)
  • Magyar szigetvilágban ma és holnap (1984)
  • Küldetésben (1996)
  • 1956. The Hungarian Revolution and War for Independence (2006) - kunredakto

Fontoj redakti