Károly Orzovenszky
Károly Orzovenszky [kAroj orzovenski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orzovenszky Károly estis hungara kuracisto, kirurgo, balneologo.
Károly Orzovenszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1815 en Paks |
Morto | 12-an de julio 1876 (61-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Friderika Lieder |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • kirurgo |
Károly Orzovenszky [1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1815 en Paks. Li mortis la 12-an de julio 1876 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Károly Orzovenszky akiris kuracistan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1840. Dum Hungara revolucio de 1848 li estis kuracisto-majoro apud Artúr Görgey. Post falo de la liberecbatalo li estis arestita, sed li ricevis amnestion en 1850. Ĝis 1853 li kuracadis en Pest (urbo), poste li estis nomumita balneologa kuracisto en Balatonfüred. Li enkondukis novan metodon por kuracadi per ŝlimo el Balatono.
Elektitaj publikaĵojRedakti
- Emetica respectu therapeutico (1840)
- Balaton-Füred és gyógyhatása. A helyi viszonyok, a fürdő története, és a gyógyeljárás ismertetése. (1863, 1871; germane: 1863, 1866)
MemorigilojRedakti
- 2 memortabuloj kaj strato en Balatonfüred
FontojRedakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2005-09-09 per la retarkivo Wayback Machine