Károly Palotai [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Palotai Károly estis hungara futbalisto (mezulo), olimpiano, olimpika ĉampiono, arbitraciisto. Lia origina familia nomo estis Priskin [priŝkin].

Károly Palotai
futbala defendanto
Personaj informoj
Naskiĝo 11-an de septembro 1935 (1935-09-11)
en Békéscsaba
Morto 3-an de februaro 2018 (2018-02-03) (82-jaraĝa)
en Győr
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr
Károly Palotai

Károly Priskin[1] naskiĝis la 11-an de septembro 1935 en Békéscsaba, li mortis la 3-an de februaro 2018 en Győr.

Biografio redakti

Károly Palotai devenis el slovaka familio. Li futbalis en la loka junulara teamo inter 1950-1953 kaj li maturiĝis en 1953 en mezlernejo. Pli poste li futbalis jam inter la plenkreskuloj ĝis la hungara revolucio de 1956, poste li disidis al Okcidenta Germanio kaj li futbalis en Freiburg kaj li laboris en fabriko. En 1958 li revenis en Hungarion kaj inter 1959-1967 li futbalis en prestiĝa teamo de Győr en 171 matĉoj kun 45 goloj (aldoniĝis la jaroj en 1955 kaj 1956). Li neniam estis membro de la nacia hungara teamo, sed en la Somera Olimpiko 1964 lia nacia teamo ricevis ormedalon. En 1967 lia genuo iom rompiĝis, tial lia futbala kariero plene finiĝis. Intertempe en 1959 li akiris licencojn pri arbitracio kaj trejno. Li estis trejnadis nur infanojn, sed li estis elstara arbitaciisto inter 1970-1983, ankaŭ en internaciaj matĉoj. Li ricevis premiojn inter 1963-2015. Li edziĝis en 1960, lia edzino naskis dufoje.

Fontoj redakti

Referencoj redakti