Károly Rödönyi

hungara inĝeniero, politikisto

Károly Rödönyi [kAroj rodonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rödönyi Károly estis hungara politikisto, ministro, inĝeniero.

Károly Rödönyi
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1911 (1911-12-14)
en Budapeŝto
Morto 26-an de januaro 1995 (1995-01-26) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto • maŝinkonstrua inĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Károly Rödönyi [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1911 en Budapeŝto. Li mortis la 26-an de januaro 1995 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Rödönyi akiris inĝenieran diplomon en Universitato József en 1936, poste li laboris en fabriko de Manfréd Weiss en urbo Csepel. Post 2 jaroj li lernis en kurso pri lokomotivoj, poste li laboris en Hungaraj Ŝtatfervojoj. En 1946 li ricevis postenon en ministerio pri transporto (tiam li aliĝis al la komunistoj), poste en Ŝtatfervojoj. Inter 1963 kaj 1970 li gvidis la Ŝtatfervojon en rango subministro, poste ĝis 1974 subministro pri transporto kaj poŝto, fine ĝis 1976 ministro. Tiutempe li estis membro ankaŭ en internacia fervojista societo.

Fontoj redakti