Károly Somogyi (teologo)

Károly Somogyi [kAroj ŝomodji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Somogyi Károly estis hungara pastro, kanoniko, bibliotekisto, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858).

Károly Somogyi
kanoniko
Somogyi Károly-Barabás-1846.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1811 (1811-04-01)
en Tiszaföldvár
Morto 20-an de marto 1888 (1888-03-20) (76-jara)
en Esztergom
Religio katolikismo [#]
Lingvoj hungara [#]
Ŝtataneco Hungario [#]
Familio
Patro Sándor Csizmazia [#]
Profesio
Okupo pastro • poeto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Memortabulo pri Károly Somogyi

Károly Somogyi [1] Arkivigite je 2014-01-11 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 1-an de aprilo 1811 en Tiszaföldvár. Li mortis la 20-an de marto 1888 en Esztergom.

BiografioRedakti

Károly Somogyi frekventis piaristan gimnazion en Pest (urbo), poste li pastriĝis en 1834, fine li lernis teologion. En 1841 li ekinstruis en Esztergom. Li doktoriĝis en 1847 en universitato en Pest. Post 3 jaroj li iĝis eklezia arkivisto kaj bibliotekisto en Esztergom. En 1861 li estis nomita kanoniko de Pozsony, post 4 jaroj kanoniko de Esztergom. En 1881 li donacis sian altvaloran bibliotekon al Szeged. Tiu biblioteko baldaŭe prenis la nomon Somogyi Károly.

Verkaro (elekto)Redakti

  • A törvények iránti engedelmességről. Különös tekintettel korunkra. (1841) - premiita verko
  • Piros tojások. Iskolai ajándékul jó gyermekeknek. (1853) - tradukita el la germana lingvo, dufoje eldonita
  • A magyar korona országaihoz tartozó római kath. papság és szerzetesrendek Egyetemes Névtára (1878)

FontojRedakti