Károly Széchy (literaturhistoriisto)

Károly Széchy [kAroj sEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Széchy Károly estis hungara literaturhistoriisto, ĵurnalisto, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1902).

Károly Széchy [1] naskiĝis la 18-an de februaro 1848 en Cegléd. Li mortis la 3-an de januaro 1906 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Széchy frekventis gimnazion en Szarvas, universitaton en Pest (urbo), poste li eklaboris kiel ĵurnalisto. En 1874 li fondis literaturan revuon. En 1878 li akiris diplomon pri instruado. En 1880 li ekinstruis en gimnazio, poste en universitato en Kolozsvár (nuntempa Cluj en Rumanio). En 1890 li profesoriĝis. Ekde 1905 li instruis plu en en Universitato de Budapeŝto. Li okupiĝis precipe pri la hungaraj verkistoj.

Verkaro (elekto) redakti

  • György Bessenyei (1872) - studo
  • Szép Ilonka (1881) - poemeca romano
  • Vajda Péter élete és művei (Vivo kaj verkoj de Péter Vajda), (1892)
  • Balassa Bálint és Zrínyi Miklós (1905)

Fontoj redakti