VISKI Károly (viŝki karoj) estis hungara etnografo naskita en Torda la 14-an de aprilo 1883 kaj mortinta en Budapeŝto la 5-an de septembro 1945.

Károly Viski
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1883 (1883-04-14)
en Turda
Morto 5-an de septembro 1945 (1945-09-05) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo etnografo
vdr

Biografio redakti

Ekde 1908 Károly Viski instruis en Torda, Nagyszalonta, Székelyudvarhely kaj Budapeŝto. Ekde 1919 li laboris en Hungara Nacia Muzeo. En 1940 li instruis en Universitato de Koloĵvaro kaj ekde 1941 en la Universitato de Budapeŝto ĝis sia morto. Li estis direktoro de la Néprajzi Intézet (Etnografia Instituto) (1941 – 45). Li redaktis kun István Györffy kaj Zsigmond Bátky (kaj plurajn ĉapitrojn li mem verkis) la 4-voluman libron A magyarság néprajza (La etnografio de hungararo). Li estis membro de Hungara Scienca Akademio.

Verkoj redakti

  • A tordai nyelvjárás (Bp., 1906);
  • Székely hímzések (Bp., 1924):
  • Székely szőnyegek (Bp., 1928);
  • Tiszafüredi cserépedények (Bp., 1932);
  • Hungarian peasant customs (Bp., 1932);
  • Hungarian dances (Bp., 1937);
  • Etnikai csoportok, vidékek (Bp., 1938).
  • Erdélyi magyarság – Popolarto [1].

Bibliografio redakti

  • Varga Mária: V. K. irodalmi munkássága (Index Ethnographicus, 1960).

Fonto redakti

  1. Viski Karoly. Erdélyi magyarság (hungare) (pluraj formoj). Alirita 2013-03-02.