Knut Anton Walter Gyllenberg
Knut Anton Walter Gyllenberg (naskiĝis la 5-an de aprilo 1886 en Malmö, mortis la 25-an de julio 1952 en Lund) estis sveda astronomo.
Knut Anton Walter Gyllenberg | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Knut Anton Walter Gyllenberg |
Dato de naskiĝo | 5-a de aprilo 1886 |
Naskiĝloko | Malmö |
Dato de morto | 25-a de julio 1952 |
Mortoloko | Lund |
Aĝo je morto | 66 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Svedio |
Portalo pri Homoj | |
Li studis en la Universitato de Lund de 1908, fariĝi bakalaŭro en 1911, Magistro pri Literaturoj en 1913, Licenco en 1914 kaj Doktoro en 1915. Tiu-ĉi jaro li fariĝis asociata profesoro kaj en 1915 li estis farata profesoro.
En 1912 li estis helpanto en la departemento de astronomio kaj en 1921, observanto en la Observatorio de Lund. Li ĉefe interesiĝis pri astrometrio.
Li gajnis la premion Fernerska en 1916 kaj la premion Wallmark en 1926.
Li estas verŝajne la malkovrinto de la asteroido 846 Lipperta la 26-an de novembro 1916, agnoskita de Minor Planet Center sub la nomo " K. Gyllenberg ".[1]