Teodoro Kereszthegyi

hungara esperantisto, tradukanto kaj instruisto de Esperanto
(Alidirektita el KERESZTHEGYI Tivadar)

Teodoro KERESZTHEGYI, hungare KERESZTHEGYI Tivadar (naskiĝis en 1932 en Budapeŝto, mortis la 11-an de novembro 2006 samurbe) estis hungara esperantisto, tradukanto kaj instruisto de Esperanto[1]. Li estas ĉefe konata kiel prezidanto de la hungara sekcio de Mondpaca Esperantista Movado (MEM).

Teodoro Kereszthegyi
Persona informo
Naskiĝo 1932
en Budapeŝto
Morto 11-an de novembro 2006 (2006-11-11)
en Budapeŝto
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantistotradukistoinstruisto
vdr

Esperanto en Hungario redakti

 
Kovrilpaĝo de Turista kantaro, Pécs, sen eldonjaro

Li estis dumviva membro de HEA. individua membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), membro de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo, Amika Societo de Kolomano Kalocsaj, ILEI; li estis internacia komitatano de Mondpaca Esperantista Movado (MEM); dum pluraj jaroj li estis prezidanto de la Hungaria MEM-sekcio. Li estis honora membro de HEA, de la Esperanto-Asocio de Kecskemét kaj ĝia regiono. En 1983 li estis inter la fondantoj de grupiĝo nomita "Superintensa Esperanto-instrua Asocio" (hungare Szuperintenzív Eszperantó Oktatási Egyesület) aŭ "Fiŝklubo", samkiel ekzemple László Vizi kaj Péter András Rados. Ankaŭ tiu grupiĝo konsideras ĝin honora membro. Oni distingis lin dufoje per MEM-insigno. Li instruadis, organizis klubkunvenojn, prelegadis, estis redaktoro-eldonanto de la Hungaria MEM-Informilo.

Kantaro redakti

Kereszthegyi estis kontribuanto kaj redaktanto de la Turista Kantaro, Turista Kantaro 2, Triopa Kantaro, Kvara Kantaro. La serio estas unika pro sia amplekso.

Vidling redakti

Li estis ankaŭ kontribuanto de VIDLING[2] (lingvo videbla kun ideografia skribo ,simila al piktograma skribo[3]), kies iniciatinto estis prof-o Emeriko Mirko Marcetta kaj kiu prilaboris ĝin dum 14 jaroj[4].

Referencoj redakti

  1. Li sukcesis en Esperanto-ekzameno de Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) je grado C (supera).
  2. (it) VIDLING - la lingua universale disegnata, "Voce del Centro Esperantista Piceno - Ascoli Piceno", n-ro 220, oktobro 1995.
  3. Noto: VIDLING ekzistas el ideogramoj, konciza gramatiko kaj 900 simboloj, formitaj de literoj en formo de nova universala alfabeto
  4. (eo) La granda kverko falis, Revuo Esperanto, n-ro 1085 (10), oktobro 1996.