La Kablanda motacilo (Motacilla capensis) estas mezgranda paseroforma birdo el la familio Motaciledoj, kiu enhavas motacilojn, pipiojn kaj longungulojn. La specio vivas en multe de Suda Afriko el orienta DRK kaj Angolo al Kenjo kaj suden al la Kablanda regiono de Sudafriko. Ĝi estas ĉefe komuna en Sudafriko, iom pli rara en Namibio (ĉefe okcidente), kaj pli rara en norda kaj sudorienta Bocvano, Zimbabvo kaj suda Mozambiko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kablanda motacilo
Kablanda motacilo
Kablanda motacilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Motacilla
Specio: 'M. capensis'
Motacilla capensis
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La latina genro nomo origine signifas "etan movanton", sed iuj verkistoj de la mezepoko pensis ke ĝi signifas "vostomovanto", kaŭzante novan latinan vorton cilla por "vosto".[1] La specifa epiteto capensis estas latina vorto por "loĝanto de la regiono Kablando" do same kiel en komuna nomo.

Taksonomio redakti

Oni konsideris ke ĝi formas superspecion kun M. flaviventris; aŭ kun M. flava kaj M. citreola, sed tian rilaton ne konfirmas ĵusaj molekulaj kaj genetikaj studoj.

Oni agnoskas tri subspeciojn: wellsi Ogilvie-Grant, 1911 – orienta DRKongo orienten al sudokcidenta Ugando kaj nordokcidenta Tanzanio, kaj orienta kaj centra Kenjo, simplicissima Neumann, 1929 – Angolo orienten al sudorienta DRKongo, suden al nordorienta Namibio, norda Bocvano kaj Zambio kaj okcidenta Zimbabvo (aŭ rivero Zambezi) kaj capensis Linnaeus, 1766 – okcidenta kaj suda Namibio, sudorienta Bocvano, multe de Zimbabvo kaj okcidenta kaj suda Mozambiko suden al suda Sudafriko.

La raso simplicissima foje estas traktata kiel separata specio. Proponitaj rasoj bradfieldi (el okcidenta Namibio) kaj beirensis (suda Mozambiko) estas enmetitaj en nomiga.

Aspekto redakti

La Kablanda motacilo estas svelta birdo, 19–20 cm longa, kun la karaktera longa, konstante movata vosto de tiu genro. Plenkreskulo estas tute grizbruna supre, aparte la palaj flugilbordoj kaj mallonga blankaj superokula strio kaj okulringo. Ĝi havas blankecajn subajn partojn kun bruneca nuanco en flankoj kaj malhelgriza zono tra la brusto tre kontrasta kun la blanka gorĝo. Junuloj estas pli senkoloraj kaj havas flavecajn subajn partojn. La Kablanda motacilo havas alvokon cii ĉii ĉii kaj trilecan fajfan kanton.

Kutimaro redakti

Tiu estas insektovora birdo de malferma kamparo, inklude rokan marbordon, farmojn, vilaĝojn, kultivejojn, parkojn, ĝardenojn kaj eĉ urbajn centrojn, ofte ĉe homa loĝejo kaj akvo. Ili preferas nudajn areojn de malalta herbo por manĝado, kie ili povas facile vidi kaj persekuti siajn predojn. En urbaj areoj ili adaptiĝis manĝi en ĝardenoj aŭ pavimitaj areoj kiel aŭtohaltejoj.

Tiu motacilo manĝas energie insektojn surgrunde, sola aŭ en paroj, moviĝante per karaktera klinomovo kiu levigas kaj subigas la voston. Manĝado okazas ofte ĉe akvo, inklude ĝardenflakoj, kaj tiu birdo manĝas ankaŭ ranidojn aŭ fiŝetojn se oportuno okazas.

Reproduktado redakti

Ĝi estas monogama, teritoria soleca nestumanto, kun paroj restantaj kune dum multaj reproduktaj sezonoj. Dum reproduktado maskloj ofte kuraĝe atakas sian figuron en speguloj ekzemple de aŭtoj. La nesto esta konstruata de ambaŭ seksoj dum ĉirkaŭ 2-10 tagoj, konsiste de taso el ampleksa gamo de materialoj, kia herbo, radikoj, junkoj, pinpingloj, toleroj, algoj kaj bastonetoj, kovrita per haro, radiketoj, lano kaj plumoj. Ĝi estas tip diketa nesto en fendoj en naturaj (riverbordo, arbo, arbusto) aŭ artefaritaj strukturoj (muro, florpoto aŭ ponto). La reprodukta sezono estas la tutan jaro, sed ĉefe el julio al decembro, printempe en sudhemisfero. La ino demetas ĝis 7 ovojn, sed plej ofte 1-5, kiuj estas kovataj de ambaŭ seksoj dum ĉirkaŭ 13-15 tagoj. La idoj estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj, kaj elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 14-18 tagoj. Ili estas manĝigataj de plenkreskuloj dum aliaj 20-25 tagoj, kaj iĝas tute sendependaj ĝis ĉirkaŭ 44 tagoj post elnestiĝo, rare ĝis 60 tagoj.

Tiu specio estas parazitata de kukoloj.

Referencoj redakti

  1. Jobling, James. (1991) A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford University Press. ISBN 0198546343.