Kalch, hungare Mészvölgy [mEsvoldj], slovene Strigarjava estas iama vilaĝo, nun parto de Neuhaus am Klausenbach en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Jennersdorf. En la germana kaj hungara loknomoj kalko estas rekonebla.

Kalch en la mapo

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kalch situas en valo de rojo, laŭ landlimo de Slovenio. Jennersdorf troviĝas je 15 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1387 laŭ tiama hungara ortografio "Mezpesth", apartenanta al fortikaĵo de Vasdobra. En 1787 vivis tie 228 homoj en 40 domoj, en 1830 283 homoj en 37 domoj, en 1857 322 homoj en 48 domoj. En 1910 vivis en Mészvölgy 332 homoj, plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). Kalch aliĝis al Neuhaus am Klausenbach en 1971.

Vidindaĵoj redakti