Kalvinana preĝejo (Nádudvar)

(Alidirektita el Kalvinana kirko (Nádudvar))

La Kalvinana kirko estas religia konstruaĵo kaj Monumento historia (ekde 1958) en Hungario, en urbo Nádudvar, en la urbomezo.

Kalvinana kirko de Nádudvar
Kalvinana kirko de Nádudvar
Kalvinana kirko de Nádudvar
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nádudvar
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17721774
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Ĝuste en tiu loko funkciis la unua preĝejo de Nádudvar jam en la 13-a jarcento. En 1550 Debrecen ŝanĝis la religion al kalvinismo, ankaŭ la proksima Nádudvar sekvis ĝin kaj la loka kirko apartenis plu al la kalvinanoj. En la 17-a jarcento la kirko estis pligrandigita, en 1647 oni konstruis pli novan plafonon. En 1660 la turkoj bruldetruis la kirkon, eĉ la komunumo senhomiĝis. En 1680 la kirko jam estis plene renovigita. En la fruaj 1770-aj jaroj oni konstruis novan kirkon, poste en 1805 ĝi estis pligrandigita, en 1824 la tegmento estis rekonstruita, en 1863 trakonstruita. La preĝejo plene renoviĝis en 1878. Orgeno alvenis en 1887. Dum la 2-a mondmilito bombo trafis la konstruaĵon, la plena renoviĝo okazis en 1955, poste en 2001.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola. La fasado komenciĝas kun kvadrata turo, malantaŭe etendiĝas la navo. En la interna parto la altvalora predikejo estis farita en 1792.

Fontoj redakti