Kalvinana kirko (Neszmély)

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Neszmély, laŭ la ĉefvojo.

Kalvinana preĝejo de
Neszmély
Kalvinana preĝejo en Neszmély
Kalvinana preĝejo en Neszmély
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Neszmély
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Oni supozas, ke katolika kirko konstruiĝis inter 1396-1404, baldaŭe ĝi estis pligrandigita. La posedantoj estis benediktanoj. Dum dominado de turkoj ĝi estis moskeo, poste la kalvinanoj profitis ĝin ekde fine de la 16-a jarcento. En 1649 ĝi estis rekonstruita, en 1787 renovigita. En 1891 kaj 1932 denovaj trakonstruoj okazis.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en malgranda korto. Defenda muro kun pafaperturoj ĉirkaŭas ĝin, sed pro vojkonstruado en 1952 la muro estis parte malkonstruita. La fasado konsistas el larĝa kvadrata turo, kiun bulba kupolo kovras. La navo estas simpla ortogramo. Sur la sanktejo gotikaj fenestroj estas videblaj.

Fontoj redakti

 
Aerfoto pri kalvinana preĝejo de Neszmély