Kalvinana preĝejo (Aggtelek)

La Kalvinana preĝejo de Aggtelek estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Aggtelek.

Kalvinana preĝejo de
Aggtelek
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Aggtelek
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La simpla, sentura, romanika, katolika kirko estis konstruita depost invado de tataroj en la 13-a jarcento. Ekde iam la kalvinanoj uzis la preĝejon, pri tio la unua mencio okazis en 1589. En 1735 incendio okazis en la vilaĝo, tio kaŭzis difektojn ankaŭ en la preĝejo. En 1785 oni malkonstruis la sakristion kaj la sanktejon, el la materialo oni plilongigis la navon, oni konstruis antaŭĉambron ĉe la norda flanko de la navo. Pro pli nova incendio en 1858 la plena preĝejo estis renovigita inter 1861–1864, fine oni enmurigis la originan enirejon. Iomete for oni konstruis lignan sonorilostablon, baldaŭ la kalvinanoj akiris la gardoturon, poste - kiel kampanilo - tie okazas la sonorilado. En 1944 la preĝejo transformiĝis al milita hospitalo, ĉiuj instalaĵoj neniiĝis. Renovigaj laboroj okazis en 1975 kaj 2008.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto, kiu en la mezepoko estis ĉirkaŭita per defenda muro. Nun parte ĝi estas videbla ĉefe laŭ la trotuaro. La kirko estas kaj ekstere, kaj interne pure blanka. La navo prezentas el la mezepoko nur kelkajn fenestrojn. La instalaĵoj estas tre simplaj.

Fontoj redakti