Kalvinana preĝejo (Bagamér)
La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en Bagamér.
Kalvinana preĝejo de Bagamér | |
---|---|
Aerfoto pri kalvinana preĝejo en Bagamér
| |
reformed Christianity church | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Bagamér |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
Post dominado de turkoj la loĝantoj parte estis kalvinanoj parte grekokatolikanoj. La kalvinanoj en la 18-a jarcento konstruis provizoran malgrandan lignan preĝejon. En la sekva jarcento oni konstruis jam pli imponan preĝejon, tamen incendioj bruldetruis ĝin.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo havas 2 partojn: kvadratan turon kaj la aliĝantan navon. La interna parto prezentas la originon el la 19-a jarcento. En la navo estas 2 galerioj, kiuj situas en la kontraŭaj flankoj. Unu el la galerioj servas por la orgeno.
Fontoj redakti
- hungare[rompita ligilo]
- hungare kun bildoj Arkivigite je 2012-05-14 per la retarkivo Wayback Machine