Kalvinana preĝejo (Csökmő)

Kalvinana preĝejo en Csökmő

La kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en grandvilaĝo Csökmő (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Csökmő
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csökmő
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Norda Ebenaĵo, Hajdú-Bihar
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novklasikismo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 800 homoj
Alto 31 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 4145. Csökmő. Kossuth u.136.
vdr

Historio

redakti

Baroka kalvinana kirko konstruiĝis en 1756, poste la pli nova, ankaŭ nun videbla en 1891. La orgeno estis kreita en 1905. Dum la 2-a mondmilito la kirko difektiĝis, sed poste ĝi estis renovigita, tamen la origina bela plafono perdiĝis. En 2011 la plena preĝejo renoviĝis, ankaŭ la plafono estis restaŭrita al la origino.

Konstruaĵo

redakti

La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas malsimetria, ĉar estas alia enirejo en la dekstra flanko. Meze la kvadrata turo plene reliefas, tiel ties enirejo rekte tuŝas la trotuaron. La enirejo troviĝas tra la turo, kie 2 sonoriloj loĝas. Interne ankaŭ ekspozicio estas videbla.

Fontoj

redakti