Kalvinana preĝejo (Gacsály)
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Gacsály.
Kalvinana preĝejo de Gacsály | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Gacsály |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
La gotika, tiam katolika kirko estis menciita en la 1330-aj jaroj. Ĉirkaŭ en la 16-a jarcento la loĝantoj forlasis la katolikismon kaj prenis la kalvinismon, tial la kirko iĝis kalvinana. En 1717 tataroj grandparte detruis ĝin. Inter 1734-1759 la preĝejo estis rekonstruita, sed oni uzis la restintajn turon kaj murojn. La preĝejo iĝis pli longa kaj larĝa. Inter 1902-1911 la preĝejo estis renovigita, en la jaroj 2013 kaj 2014 restaŭrita.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en herbejo. En mezo de la fasado la turo plene reliefas. La sube kvadrata turo havas originan gotikan enirejon. Ankaŭ du pilieroj apogas la turon. Super la nava nivelo la turo transformiĝas al okangula. La turopinto estas okangula piramido. Ankaŭ la navo havas enirejon el la historiaj tempoj. Kaj la navo kaj la absido havas apogpilierojn. La absido estas plurlatera. Interne la pentrita kasona plafono (origine kun 172 kasonoj) estis farita en 1759. La predikejo estis farita el ligno.
Fontoj redakti
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto
- hungare kun foto
- [1] Arkivigite je 2019-05-10 per la retarkivo Wayback Machine