Kalvinana preĝejo (Gyönk)
Kalvinana preĝejo en Gyönk
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Gyönk (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Gyönk | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Gyönk |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Tolna |
Dato de konsekro | 1777 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1775–1777 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio
redaktiEkde 1681 leĝo permesis aranĝi protestantajn diservojn en Gyönk. La kalvinanoj havis 2 apartajn paroĥojn (por la germanoj respektive hungaroj). Ilia komuna kirko estis konstruita inter 1775-1777 sen turo. Iom poste oni konstruis lignan sonorilostablon. La mebloj estis faritaj en 1786. La nun videbla turo estis konstruita en la jaroj 1835 kaj 1836 kaj ricevis horloĝon en 1855. La dua orgeno estis kreita en 1910.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo, sed estas ankaŭ alia en dekstra flanko de la navo. Interne 2 galerioj troviĝas, la muroj estas blankaj laŭ la kutimoj.