Kalvinana preĝejo (Kisvárda)

La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia (ekde 1992) en urbo Kisvárda (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Kisvárda
Kalvinana preĝejo en Kisvárda
Kalvinana preĝejo en Kisvárda
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kisvárda
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo (eklektikismo (arto))
Konstruado 1803
Specifo
Enhaveco 700 homoj
Longo 18 m (interne)
Larĝo 15 m (interne)
Alto 28 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Loĝantoj de Kisvárda iĝis kalvinanoj post 1609 kaj ili uzis la katolikan kirkon. En 1670 ĝi bruldetruiĝis, tial la kalvinanoj konstruis lignan preĝejon en 1686 en loko de la ruina preĝejo. Ili ricevis permeson pri stabila (ŝtona) preĝejkonstruo (tamen sen turo) en 1782, kiu fine estis preta en 1803. La turo estis konstruita en 1833, la orgeno alvenis en 1882, la kirko estis pligrandigita en 1897. La orgeno estis ŝanĝita en 2006.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola en korto, sed apude ĉe stratangulo la kunvena domo etendiĝas. En mezo de la kirkofasado la kvadrata turo plene reliefas, tie funkcias la enirejo. La navo havas ankaŭ po unu turetojn, apenaŭ pli altaj, ol la navo. Interne 3 galerioj estas videblaj.

Fontoj redakti

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

 
Ĉefenirejo
 
La kalvinana kunvena domo kaj kirko