Kalvinana preĝejo (Kunszentmárton)

La Kalvinana preĝejo estas religia moderna konstruaĵo en urbo Kunszentmárton (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Kunszentmárton
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kunszentmárton
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
Dato de konsekro 1937
Konsekrinto Károly Makláry
Arkitektura priskribo
Konstruado 19361937
Specifo
Enhaveco 220 sidlokoj, 80 starlokoj
Longo 19 m
Larĝo 10 m
Alto 25 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la 16-a jarcento supozeble la loĝantoj prenis la kalvinismon. Ili malpliiĝis pro la kontraŭturkaj bataloj. Ekde 1717 jam en la pacaj tempoj alvenis nur katolikoj, ekde la frua 20-a jarcento ankaŭ kalvinanoj. Ili apartenis eklezie al Szentes, iom poste al Tiszaföldvár. Ili ricevis areon de la urbo kaj oni ekkonstruis modernan kirkon en 1936, en la sekva jaro ĝi estis jam preta. En 1989 la preĝejo estis renovigita. Tre simila kirko estas la Kalvinana preĝejo (Csongrád).

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto laŭ trotuaro de la ĉefstrato. La fasado estas malsimetria, dekstre la kvadrata kampanilo aparte altiĝas, tamen ĝi estas ligita per arkada koridoro kun la navo. En la fasado la portiko plene dominas kun tri grandaj arkadoj, antaŭe ŝtuparo estas videbla. La kunliga koridoro havas 4 aperturojn. En la kampanilo 2 sonoriloj loĝas. La interna spaco estas puritana, la muroj estas blankaj.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti