Kalvinana preĝejo (Nyíregyháza)

La Kalvinana preĝejo estas historia monumento en Hungario, en Nyíregyháza.

Kalvinana preĝejo de
Nyíregyháza
Kalvinana preĝejo en Nyíregyháza
Kalvinana preĝejo en Nyíregyháza
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyíregyháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Dato de konsekro 1883
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 800 sidlokoj
Longo 25 m (interne)
Larĝo 12 m (interne)
Alto 38 m (turo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua kirko estis konstruita en Nyíregyháza en la 13-a jarcento. La unua mencio okazis en 1347. Mankas informo pri tio, ke la kalvinanoj kiam ekhavis la kirkon. Ĝi estis renovigita en 1764 kaj 1794, post 2 jaroj oni konstruis turon el ligno. La nun videbla kalvinana preĝejo estis konstruita en la saman lokon inter 1873-1882. En 1936 oni konstruis interne galerion laŭ U-formo kaj la turo ricevis horloĝon. Post 2 jaroj la orgeno estis pligrandigita. Nuntempe somere interne oni aranĝas ankaŭ koncertojn.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola laŭ la trotuaro, kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, super la pordo fenestrorozo estas videbla. En nivelo de la dua etaĝo bastiona kvarlatera turo altiĝas, sed en la sekva etaĝo ĝi transiras al svelta, plurlatera turo. La navo finiĝas en duonrona absido.

Fontoj redakti