Kalvinana preĝejo (Papkeszi)

La Kalvinana preĝejo estas eklezia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Papkeszi. Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo de la vilaĝo.

Kalvinana preĝejo de
Papkeszi
Kalvinana preĝejo en Papkeszi
Kalvinana preĝejo en Papkeszi
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Papkeszi
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstrustilo parte klasikismo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Preĝejo estis konstruita iam dum la mezepoko. Dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis. Supozeble la ruinan kirkon la kalvinanoj akiris. Pro trakonstruoj nur 2 pilieroj restis el la mezepoko, ili estas videblaj ĉe la turo. La nun videbla ĉefe klasikisma formo estas videbla ekde 1896. Ĝi estis renovigita en 1988 kaj 2014. Sistema arkeologia esplorado ne okazis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo en korto laŭ la ĉefvojo. En la korto estas videbla ankaŭ heroa monumento. En la fasado nur la menciitaj 2 pilieroj reliefas, plej supre la kvadrata turo altiĝas. La ĉefenirejo troviĝas en meza parto de la navo. Super la enirejo estas granda timpano (arkitekturo), kiun du kvadrataj kolonoj tenas. Inter la timpano kaj enirejo estas granda fenestro. La absido estas duonronda.

Fontoj redakti