Kalvinana preĝejo (Tiszavasvári)
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Tiszavasvári (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Tiszavasvári | |
---|---|
![]() Kalvinana preĝejo de Tiszavasvári
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tiszavasvári |
Geografia situo | 47° 57′ 31″ N, 21° 21′ 30″ O (mapo)47.95850921.358286Koordinatoj: 47° 57′ 31″ N, 21° 21′ 30″ O (mapo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | origine romaniko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio
redaktiLa romanika (tiam katolika) kirko konstruiĝis supozeble en la 13-a jarcento, tombejo ĉirkaŭis ĝin. En la 16-a jarcento la kalvinanoj akiris la konstruaĵon kaj plurfoje trakonstruis ĝin, la origina parto restis nur en la suda parto. La nun videbla formo estas videbla ekde 1789. La kirko plene estis renovigita en 1991.
Konstruaĵo
redaktiLa kirko kun malsimpla formo situas sola en la urbomezo en korto, kiu estas ĉirkaŭita per ŝtona muro. En la fasado la kvadrata turo kun du apogpilieroj plene reliefas. La navo flanke havas po unu reliefantajn vestiblojn kun enirejoj, la tria enirejo estas tra la turo. La absido estas plurlatera. Ankaŭ la navo kaj la absido havas apogpilierojn ĉe la anguloj. Interne la mebloj estis faritaj en 1788 escepte la tablon, kiu en 1868.
Fontoj
redakti- hungare kun fotoj
- [1] Arkivigite je 2019-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
- [2] Arkivigite je 2019-07-24 per la retarkivo Wayback Machine