Kalvinana preĝejo (Vaja)
La Kalvinana kirko estas religia monumento historia en Hungario, en urbo Vaja.
Kalvinana kirko de Vaja | |
---|---|
Aerfoto pri la kalvinana kirko en Vaja
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Vaja |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 21 m (navo interne) |
Larĝo | 7 m (navo interne) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio
redaktiEn Vaja dum la mezepoko estis 2 katolikaj preĝejoj. Origino de la nun videbla gotika kirko devenas el la 15-a jarcento. La kalvinanoj malkonstruis la sanktejon kaj la sakristion, sed ili konstruis pli novan sanktejon same larĝan, ol la navo. En la 18-a jarcento oni konstruis kvadratan turon, sed jam en 1820 la turo nepre necesis la renoviĝon. La orgeno alvenis en 1891. En la 1930-aj jaroj la plena kirko renoviĝis, dum la 2-a mondmilito la konstruaĵo estis pafita. Renoviĝoj okazis en 1948 kaj 1974. En la 2000-aj jaroj la konstruaĵo denove estis renovigita kaj tiel rekonstruita, ke en la turo kaj en la rekonstruita sakristio muzeo funkcias. Tio estas unika en Hungario.
Konstruaĵo
redaktiLa kirko situas sola en korto, sed en la korto situas obelisko pri bienulo Ádám Vay kaj monumento pri falintoj kaj deportitoj dum la 2-a mondomilito. En mezo de la fasado la turo reliefas, tie funkcias la enirejo. La absido estas oklatera. Interne la predikejo estis farita en 1837. Koruso funkcias en la preĝejo.
Fontoj
redakti- hungare kun fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-11-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-11-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-11-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj