Kalvinana preĝejo (Veszprém-Kádárta)

La Kalvinana preĝejo estas eklezia monumento historia en Hungario, ĝis 1973 en vilaĝo Kádárta, poste en Veszprém (urbo).

Kalvinana preĝejo de
Veszprém-Kádárta
Kalvinana preĝejo en Veszprém-Kádárta
Kalvinana preĝejo en Veszprém-Kádárta
kristana preĝejo • reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Veszprém (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence gotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Kádárta dum la mezepoko vivis servutuloj de la katedrala kapitulo de Veszprém. La servutuloj havis preĝejon dediĉitan al Sankta Mikaelo, kiu estis konstruita en nekonata tempo. En la frua 16-a jarcento la loĝantoj kalviniĝis. En 1549 la turkoj senhomigis la vilaĝon, sed en 1613 homoj (plejparte kalvinanoj) alvenis. Post longa jura procedo la katedrala kapitulo rericevis la vilaĝajn bienojn, spite tion nur kelkaj servutuloj estis katolikoj, la plejparto estis kalvinanoj. En la 1790-aj jaroj la kalvinanoj rekonstruis la preĝejon, nature laŭ la eblecoj oni profitis la restinajn murojn kaj ŝtonojn. Nuntempe la kalvinana grupo estas komuna kun de Gyulafirátót, kiu estas same aligita vilaĝo al Veszprém.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en pli alta loko de Kádárta en korto, sed antaŭ la preĝejo estas videbla monumento pri falintoj dum la mondomilitoj. En mezo de la fasado la kvadrata turo iomete reliefas, malantaŭe etendiĝas la brikoforma navo, fine la rektangula absido. Sur la teretaĝa nivelo de la turo estas novgotika enirejo, pli supre estas malgranda fenestrorozo. Pinto de la turo estas oklatera piramido. En flanko de la navo estas alia enirejo. Interne en du flankoj estis konstruitaj galerioj. La predikejo, tablo kaj baptujo estis farita en 1910.

Fontoj redakti

 
Kalvinana preĝejo de Kádárta