Kamala MARKANDAYA, laŭ ŝia vera nomo Kamala PURNAIJA, naskiĝis en 1924 en malgranda urbo en Mysore, kaj estas anglalingva hinda romanistino. Ŝi edziniĝis anglon en jaro 1956, naskis filinon Kim en 1957,kaj loĝas en Londono.
Ŝi naskiĝis en burĝa, duonokcidentigita familio (kaj la personaj problemoj rezultantaj de tia situacio estis ofte temo en ŝiaj romanoj); ŝia patro laboris en la mastrumado de fervojoj. Ŝi jam dum la junaĝo vizitis ne nur sudan Hindion sed vojaĝis ankaŭ tra anglio, Usono kaj grandparto de Eŭropo. Ŝi eniris universitaton en Madraso en 1940, poste fariĝis gazetisto. Fine instaliĝis en Anglio, kaj post esti devigita fari ĉiajn laboroj fariĝis verkisto. Ŝia unua sukceso estis ŝia unua libro en 1954. Listo estas:

Kamala Markandaya
Persona informo
कमला मार्कण्डेय
Naskiĝo 23-an de junio 1924 (1924-06-23)
en Majsur
Morto 16-an de majo 2004 (2004-05-16) (79-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Universitato de Madraso vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • prozisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
1954: Nectar in a sieve (la rizo kaj la musono)
1955: Some inner fury (ia ena furiozo)
1960: A silence of desire
1963: Possession
1966: A handful of rice
1969: The coffer dams
1972: The nowhere man
1973: Two virgins
1977: The golden honeycomb
1983: Pleasure city

En ŝia romano "Ia ene furiozo" neforgeseblas la riveliĝinta karaktero de Premala:
"En ŝiaj okuloj bonkoreco konsistigis supron de ĉiaj perfektecoj, la cetero ne pezis; ĉar ekzistas multe da ŝlosiloj por malfermi homajn korojn, ĉiuj malsamaj. Tiel por konkeri Kit-on, sufiĉis esti leĝera, brilsprita kaj gaja, vidi la amuzan flankon de vivo ; por Govind, endis diri “mi apartenas je mia patrujo – ĝi estas mia patro kaj mia patrino”, ekde tiam, li estis via sklavo; por Premala, bonkoreco estis la ununura respondo, nenion pli ŝi postulis."

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.