Kamenica
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kamenica (apartigilo) |
Kamenica (hungare Tarkő) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Kamenica | |
hungare: Tarkő | |
municipo | |
Kamenica
| |
Oficiala nomo: Kamenica | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Sabinov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo |
Montaro | Čergov |
Memorindaĵo | Kamenica burgo |
Rivero | Kameničanka |
Situo | Kamenica |
- alteco | 483 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 11′ 31″ N 20° 57′ 37″ O / 49.19194 °N, 20.96028 °O (mapo) |
Areo | 21,3 km² (2 130 ha) |
Loĝantaro | 1 853 (31.12.2011) |
Denseco | 87 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1248 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 082 71 |
Telefona antaŭkodo | +421-51 |
Aŭtokodoj | SB |
NUTS | 524611 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Kamenica | |
Retpaĝo: www.kamenica.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Situo redakti
Kamenica situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo Stará Ľubovňa-Sabinov. La lasta urbo troviĝas je 14 km.
Historio redakti
Burgo redakti
La unua mencio okazis pri la burgo en 1281 en hungara formo "Thorkw". Ĝi defendis la komercan vojon al Pollando. En 1296 la loko estis ankaŭ bienocentro, al kiu 10 vilaĝoj apartenis. En 1444 la husanoj okupis la fortikaĵon. En la 16-a jarcento parto de la fortikaĵo renesanciĝis. En 1556 la Habsburgoj okupis, poste detruis ĝin.
Vilaĝo redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1248 en hungara formo "Tharkveley". En 1427 44 familioj pagis impostojn. En 1456 la husanoj bruldetruis la vilaĝon. En 1600 oni komputis tie 31 loĝdomojn. En 1787 627 vilaĝanoj loĝis en 93 domoj, en 1828 740 vilaĝanoj en 97 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Tarkő 974 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Lipany, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En la 1920-aj jaroj multaj migris al Ameriko. En 2001 vivis en Kamenica 1815 homoj, (1798 slovakoj).