Kapelo Ĉieliro de Maria (Csepreg)

La kapelo Ĉieliro de Maria estas romkatolika monumento historia en urbo Csepreg (Hungario). La kapelo estas ankaŭ pilgrimloko kun kalvario.

Kapelo Ĉieliro de Maria
Kapelo Ĉieliro de Maria en Csepreg
Kapelo Ĉieliro de Maria en Csepreg
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csepreg
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
paroĥo en la urbo
Dato de konsekro 1869
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 1867
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum la mezepoko en tiu loko estis kirko (same Ĉieliro de Maria), kiu en nekonata jaro estis malkonstruita pro la malbona stato. En la saman lokon estis konstruita kapelo en 1867. Post 2 jaroj ĝi estis konsekrita.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en rando de la urbo en herbejo. Malantaŭe estas ŝtona kalvario kaj laŭvoje 14 golgotaj stacioj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo estas videbla tra la turo. La navo kaj la turo havas rondajn fenestrojn. Interne la altaro estis skulptita el kalkoŝtono kune kun statuoj de Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). Pli supre estas statuo pri Sankta Maria.

Fontoj redakti

 
Golgoto