Csepreg
Csepreg [ĉepreg] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), iam en subregiono de Csepreg kun la rango centro de subregiono, nun en Distrikto Kőszeg.
Csepreg | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Okcidenta Transdanubio | ||
Departemento | Vas (Hungario) | ||
Poŝtkodo | 9735 | ||
Telefonkodo | (+36) 94 | ||
Kodo laŭ KSH | 12140 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Krisztián István Vlasich[1] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 241 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
Loĝdenso | 70,71 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 24′ N, 16° 43′ O (mapo)47.40138888888916.710277777778Koordinatoj: 47° 24′ N, 16° 43′ O (mapo) | ||
Areo | 49,54 km² (4 954 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
SituoRedakti
Csepreg situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj, rivereto Répce preterfluas.
HistorioRedakti
La loko estis loĝata jam en la neolitiko kaj en la bronzepoko, dum la Romia Imperio estis tie trapasejo.
La komunumo ricevis la rangon kampurbo en 1390. En 1621 la aŭstroj atakis la urbeton, kaj murdis la loĝantaron. En 1776 incendio okazis. En 1886 Csepreg ricevis la rangon grandvilaĝo kaj centro de la ĉirkaŭaĵo. Dum la socialisma erao ĝi perdis la vagonaran linion.
Csepreg en 1995 iĝis denove urbo.
ĜemelkomunumoRedakti
VidindaĵojRedakti
FamulojRedakti
En Csepreg naskiĝis:
- Ignác Bognár, operkantisto
- János Horváth (juristo)
- József Szabó (pastro)
- István Fodor (politikisto)
- Gyula Kédly, aktoro.
NomportantojRedakti
- Éva Csepregi, kantisto
- Gyula Csepregi, saksofonisto
- Ferenc Csepreghy, verkisto
- Imre Csepregi, pastro
EsperantoRedakti
Estas delegito de UEA tie.
ReferencojRedakti
- ↑ Csepreg települési választás eredményei (hungare) (html). valasztas.hu. Nemzeti Választási Iroda (2014-11-18). Alirita 2014-12-16.
- ↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)