Kapelo Johano Nepomuka (Dunakeszi)

La kapelo Sankta Johano Nepomuka estas sakrala konstruaĵo en urbo Dunakeszi (Hungario), ĝis 1950 en vilaĝo Alag, poste Alag aliĝis al Dunakeszi.

Kapelo Sankta Johano Nepomuka
Kapelo Sankta Johano Nepomuka
Kapelo Sankta Johano Nepomuka
kapelo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dunakeszi
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
dekanujo Dunakeszi
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 19051906
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 2120 Dunakeszi, Kápolna u. 12.
vdr
La kapelo ĉirkaŭ 1910

Historio redakti

En 1890 oni konstruis ĉevalkonkursejon en Alag, kiu havis tutlandan konatecon. Loke ne estis preĝejo, tial helpe de magnatoj kapelo estis konstruita en la jaroj 1905 kaj 1906. En 1952 eksplodo detruis grandan parton de la kapelo, ankaŭ la pastran loĝejon kaj paroĥejon. Post kelkaj jaroj komenciĝis la rekonstruado. En la jaroj 2001 kaj 2002 ĝi estis plene renovigita.

Konstruaĵo redakti

La kapelo situas sola en korto. La fasado estas simetria, ĉe la anguloj po unu ŝtupaj pilieroj apogas la fasadan parton. La kapelo ne havas turon, sed en la korto ekzistas ligna sonorilostablo. La reliefanta enirejo estas atingebla meze post kelkaj ŝtupoj. Apud la pordo estas po unu malgrandaj fenestroj, super la pordo granda rondfenestro. Inter la pordo kaj rondfenestro mozaiko estas videbla fare de Zoltán Tölg-Molnár en 2003. La plej supre en niĉeto staras statuo pri Johano Nepomuka. Interne en la sanktejo estas fresko, menciindas ankaŭ la vitralo.

Kermeso okazas en la 16-an de majo.

Fontoj redakti

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti