Kapelo Stefano la 1-a (Vát)
La kapelo Stefano la 1-a (Hungario) estas pilgrimloka konstruaĵo en vilaĝo Vát.
Kapelo Stefano la 1-a (Vát) | |
---|---|
Kapelo Stefano la 1-a (Hungario) en Vát
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Vát |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas (Hungario) |
diocezo | Szombathely |
Dato de konsekro | 1721 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Legendo de Sankta Fonto redakti
Grafo Francisko Nádasdy (banuso) ĉasadis en sia bieno, kiam ĉe fonto vidis almozulon rajdantan sur blinda ĉevalo. La ĉevalo eniris la fonton, poste la besto jam vidis.
Historio redakti
La menciita grafo konstruigis lignan kapelon ĉe la fonto en 1720, poste kapelon jam el brikoj. Lia posteulo invitis Servistojn de Mario por zorgadi la kapelon en 1734. Inter 1745-1750 ili konstruis monaĥejon kaj preĝejon. En 1788 la monaĥa ordeno estis forigita, poste la monaĥejo ruiniĝis, tial ĝi estis malkonstruita proksimume en 1800. La preĝejo longe restis, sed en 1945 oni trakonstruis ĝin al kapelo. Ekde 1967 estas videbla la nuna formo.
Konstruaĵo redakti
La kapelo situas sola en rando de la vilaĝo. Ĝi formas majusklon T, la piedo de la litero estas la absido. La konstruaĵo estas apogata de pilieroj. En mezo de la fasado funkcias la tre granda enirejo. En la tegmento piramida pinta turo altiĝas. Interne ĉe la sanktejo estas malgranda fenestro.
Kermeso okazas en la 20-a de aŭgusto.
Fontoj redakti
- [1] hungare
- [2] Arkivigite je 2017-06-28 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto