Kapelo de Sankta Triunuo (Lendava)

La kapelo de Sankta Triunuo estas romkatolika konstruaĵo en Slovenio, en urbo Lendava, sur monteto 266 metrojn alta.

Kapelo de
Sankta Triunuo
Kapelo de Sankta Triunuo en Lendava
Kapelo de Sankta Triunuo en Lendava
filial church
Loko
Ŝtato Slovenio
Municipo Lendava
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La kapelo estis konstruita en 1728, sed oni konjektas, ke pli frue estis tie ia konstruaĵo. Mihály Hadik (patro de generalo Andreo Hadik), kiu defendis fortikaĵon de la urbo kontraŭ la turkoj kaj mortis en 1603, estis reentombigita en la kapelon en 1733, kiel mumio. La kapelo estas ankaŭ tombo de la familio Kakasdi Hajós (kakaŝdi hajOŝ). En 1945 kanono trafis la kapelon, sed oni restaŭris la kapelon.

Konstruaĵo redakti

La simpla konstruaĵo havas kvadratan turon super la enirejo. Post la turo sekvas la navo, fine la absido.

El korto de la kapelo okaze de bona vetero oni vidas 4 landojn: Slovenion, Hungarion, Aŭstrion kaj Kroation. Ĉirkaŭ la kapelo estas la plej malnova tombejo de la urbo, funkcianta jam en la 15-a jarcento. Kontraŭ la kapelo estas skulptaĵo pri Sankta Anna. Sur la monteto oni metis diversajn krucojn kaj aliajn memoraĵojn en diversaj tempoj, ĉe la kapelo estas 2 krucoj. La kapelo estas pilgrimejo.

Fontoj redakti