Kapiso (filo de Asarako)

Kapiso (helene Κάπυς, latine Capys) estas en la helena mitologio filo de la Dardana reĝo Asarako.

Kapiso
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Asarako
Patrino Clitodora
Infanoj Anĥizo • Acoetes
vdr

Lia patro Asarako devenis el la familiaro de Dardanidoj, kies fondinto estis Dardano, filo de la plej alta dio Zeŭso kaj Plejado Elektro (mitologio). Lia reĝolando Dardanio estis parto de Malgrand-Azio. Ĝuste en tempo, kiam Asarako heredis la reĝan tronon, la reĝolando dividiĝis en Dardanion kaj Trojon.

Asarako edziĝis al Hieromnemo, kune naskigis filon Kapion, kiu transprenis regadon en Dardanio kaj post li lia filo Anĥizo. Anĥíza filo estis Eneo. Tuta familiara branĉo de dardanidoj estis en proksima ligo kun Trojo kaj aparte Eneo, senpera ĉeestanto de la Troja milito estis troja plej signifa ligano en la milito kontraŭ Aĥajoj.

Alia Kapiso estis proksima amiko kaj kamarado de Eneo, kiam ili post pereo de Trojo migris okcidenten kaj eksetlis en Italio. Al tiu ĉi alia Kapiso estas atribuata fondo de la urbo Capua en Italio.


Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kapys en la ĉeĥa Vikipedio.