Karel Traxler

ĉeĥa juristo kaj esperantisto

Karel TRAXLER (naskiĝis la 19-an de junio 1914 - mortis la 30-an de majo 2012 en Příbram) estis ĉeĥa juristo kaj esperantisto, JUDr., aŭtoro de Esperanta-ĉeĥa jura vortaro kaj Ĉeĥa-esperanta jura vortaro.

Karel Traxler
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1914 (1914-06-19)
Morto 30-an de majo 2012 (2012-05-30) (97-jaraĝa)
en Příbram
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Alma mater Universitato de Karolo
Okupo
Okupo esperantistojuristo
vdr

Li studis la juran fakultaton de Universitato de Karolo en Prago. Ĝis 1980 laboris kiel profesia juĝisto en la sfero civiljura. En 1978 emeritiĝis kaj laboris en Příbram kiel jurkonsilanto en Konsultejo por Familio, Geedzeco kaj Interhomaj Rilatoj.

Kun Esperanto li konatiĝis jam kiel gimnaziano, sed detale komencis okupiĝi pri ĝi nur post 1970 kiel membro de Esperanto-Klubo en Příbram, kie li gvidis kurson de Esperanto. Dum sia restado en Kanado (Calgary) li vizitadis lokan Esperanto-klubon, kie li kunlaboris pri la Esperanta kaj ĉeĥa partoj de plurlingva sporta vortareto, eldonita okaze de Vintraj Olimpikoj 1988 en Calgary. Antaŭ la 81-a UK en Prago 1996 li verkis por la revuo Naše rodina (Nia familio) artikolon "Úvahy o mezinárodním jazyku" (Rezonoj pri la internacia lingvo) kun precipa prezento de Esperanto. En tiu fako liaj ĉefaj verkoj estas juraj vortaroj ĉeĥa-esperanta (1986) kaj esperanta-ĉeĥa (1986), pri kiuj li povis labori danke al kompreno kaj subteno de la edzino Olga kaj filo Jiří (Georgo).

Verkoj redakti

  • La fonemo ĥ kaj ties transformoj en la internacia scienca leksikologio (En: AEST 1980, Ústí nad Labem)
  • Právnický slovník česko-esperantský - Jura vortaro ĉeĥa-Esperanta (Praha, Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1986, 137 p.)
  • Právnický slovník esperantsko-český - Jura vortaro Esperanta-ĉeĥa (Praha, Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1986, 164 p.)

Eksteraj ligiloj redakti