Karl Ludwig Hencke

Karl Ludwig HENCKE (naskiĝis la 8-an de aprilo 1793 en Driesen (nun : Drezdenko), mortis la 21-an de septembro 1866 en Marienwerder (nun : Kwidzyn)) amatora germana astronomo Oni ne konfuzu lin kun Johann Franz Encke, alia germana astronomo.

Karl Ludwig Hencke
Persona informo
Karl Ludwig Hencke
Naskiĝo 8-an de aprilo 1793 (1793-04-08)
en Drezdenko
Morto 21-an de septembro 1866 (1866-09-21) (73-jaraĝa)
en Kwidzyn
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Profesio
Okupo astronomo vd
Laborkampo astronomio vd
Verkado
Verkoj malkovrinto de asteroidoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en Driesen (Brandenburgio), kiu nun nomiĝas Drezdenko en Pollando.

En 1813, partizano en la milito kontraŭ Napoleon Bonaparte li estis grave vundita en la batalo de Großgörschen. Post tio li servis kiel sekretario en la poŝto en diversaj lokoj de Prusio kaj fariĝis de estro de poŝtejo en Friedeberg (Neumark) (nun, Strzelce Krajeńskie en Pollando). Emerito en 1837, li ŝatokupis sin pri astronomio.

Ĉar oni ne plu malkovris novajn asteroidojn de 1807 (dato de la malkovro de 4 Vesta far de Heinrich Olbers), la astronomoj opiniis, ke ekzistus nu kvar asteroidoj. Karl Ludwig Hencke si dediĉis serĉi tiajn astrojn elde sia privata observatorio en Driesen. Liaj klopodoj estis rekompencitaj la 8-an de decembro 1845 de la malkovro de 5 Astraea, kaj, la 1-a de julio 1847 de tiu de 6 Hebo.

Tiuj du malkovroj relanĉis la serĉojn de asteroidoj, kiuj estos amase trovitaj en la sekvantaj jaroj.

Hencke ankaŭ laboris pri plibonigi la mapojn de la steloj.

La asteroido 2005 Hencke[1] estis tiel nomita en lia honoro.

Noto kaj referencoj redakti